BONKONDUKADO POR OLIMPAJ LUDOJ
Britaj sindikatoj subtenas kampanjon por certigi, ke firmaoj kiuj ricevos kontraktojn por la 2012 Ludoj en Londono havas bonajn reputaciojn je laborrajtoj kaj laborkondiĉoj. UNI Generala Sekretario Philip Jennings diris, “Kiel sportistoj, kompanioj kiuj profitos per la Ludoj ankaŭ devos obei la regulojn.”
Mick Rix el GMB alvokis nacian planon de britaj sindikatoj por certigi decan laboron kaj bona testamentaĵo por la enloĝantoj de orienta Londono. La kosto estos eble £4bilionoj da publika mono, plejparte por konstruado, sekureco, loĝejoj kaj transporto.
Raporto verkita de Profesoro Keith Ewing asertas, ke bezonas klaran promeson pri homrajtoj kaj laborrajtoj flanke de ĉiuj kontraktistoj, rilate al subkontraktado, fontoj kaj ilia komercaj metodoj tramonde.
La fokuso estas la grandaj internaciaj kompanioj kiel McDonalds kaj Coca-Cola kiuj havas malbonan historion pri sindikataj rajtoj, ankaŭ kiuj deziras kontraktojn por konstruado kaj servado, ekzemple Group 4 Securicor, kiu opinias, ke ĝi helpis gajni la ludojn por Londono kaj tial meritas grandan parton de la kontraktoj. Sed kvankam G4S ĵus permesis la sindikaton GMB en Britio kaj intencas tiel fari en Quebec, ĝi ne permesas sindikatojn en Usono kaj Kenjo kaj daŭre rifuzas redungi maldungitajn laboristojn en Indonezio. Tamen Securitas lastatempe subskribis UNI kunsenton pri libera asocio kaj kolektiva negoco tramonde.
La konferenco povas lerni de Ludoj ĉe Sydney kaj Melbourne, ke gravas bona kontrolo por certigi, ke kompanioj plenumas promesojn.
Britaj sindikatoj jam havas anojn ĉe la instanco ODA kiu regas la Londonan konstruadon, kaj deziras voĉon ĉe LOCOG, kiu eldonos la kontraktojn por servado. Sindikatoj kaj UNI intencas pliigi premon sur la Intenacia Olimpa Komitato (IOC). Philip Jennings defias IOC eliri la “ eburan turon” en Lausanne kaj helpi la tramondan sindikatan movadon certigi justecon por miloj da laboristoj kiuj ebligas la Londonajn Ludojn. IOC devos doni decan laborkondiĉojn al la nevideblaj laboristoj kiuj gardos, purigos kaj prizorgas la eventon.
NUNTEMPA SOLIDARECO
Solidareco ne estas nostalgio, sed bezonaĵo por nia tempo. Eble iuj taksas solidarecon eksmoda, sed ĝi estas la plej bona kaj ofte la nura defendo por laboristoj en mondo regita per mono, malegaleco kaj senbrida deziro por profito. Panditoj asertas, ke laboristoj estas nur butikimistoj je libera tago, sed gravas, ke ni restarigu la celon de socia justeco.
Sed en Britio laboristoj malobeas la leĝon se ili strikas por subteni laboristoj en alia laborejo. Jen kial 100 parlamentanoj marŝas kun sindikatoj je Labortago, la 1-a majo por subteni la proponitan akton pri sindikata libereco.. Tiu akto reportus solidarecon en la leĝaron. Ŝanĝi la leĝon por permesi laboristojn subteni unu la alian kiam siajn koncernoj minaciĝas estus baza justaĵo. Nia defio devas esti porti sindikatojn al generacio kiu ĝis nun ne konas kolektivan fortecon.
Nuntempe niaj organizistoj vere aspektas kiel la laborklaso mem, enhavante pli da nigruloj, virinoj kaj junuloj. Ili jam varbis milojn da novaj anoj en loĝistiko, konstruaĵaj materialoj, manĝaĵo , ĉipaj aerlinioj kaj kontrakta purigado, inklusive de multaj enmigrantaj laboristoj. Egale grave, ili edukis 500 novajn delegitojn. Ankaŭ aliaj sindikatoj kiuj je la 1990 jaroj akceptis la falsan “kunulecajn proponon” nun reĵetis tion kaj volas sekvi nian vojon.
Sed tio devas okazi tramonde. Organizi en unu lando ne sukcesos kontraŭ la tutmondigo per kiu kapitalistoj povas movigi oficojn por pli granda profito, ekzemple la lastatempa plano de Peugeot fermi la fabrikejon ĉe Coventry, malgraŭ promeso. La labormondo nur kapablos defii kapitalismon kiam ĝi mem estos organizita tramonde. Jen kial sindikatoj nun laboras internacie por batali kontraŭ manĝaĵaj gigantoj kiel Compass kaj Sodexho kaj la transporta monopolo First Group. Jam okazis sukcesplenaj kampanjoj kaj protestoj ĉe Brussels kaj Strasbourg kontraŭ EU direktivoj kiuj vundus laboristojn en la servosektoro kaj en la dokoj.
Solidareco ankaŭ devas havi signifon en la komunumo. Evidentas, ke kiam la Brita Nacia Partio sukcese ekspluatas racian malamikon, kapitalismo jam malsukcesis. Se nia riĉa lando garantius decan laboron kaj hejmojn por ĉiuj, racismo baldaŭ troviĝas ĉe la rando de elektaj aferoj.
Pro tro de retoriko pri “fleksebleco en la labormerkato” , milionoj da laboristoj kredas, ke ili ne kapables pibonigi siajn vivojn. Tamen, la Laborpartio ŝajne konfesas pri la problemon. Dum lastatempaj jaroj nia konferenco voĉdonis favore de la rajto esprimi solidarecon, publikan posedon de la fervoja sistemo, pli bonan publikan loĝaron, la finon de laŭgrada privatigo en la NHS kaj la finon de fraŭdo ĉe publika financo. Sed la registaro ignoris tiujn voĉdonojn kaj nun suferas la koston en antaŭaj sekuraj Laborregionoj. Multaj lokaj laborpartioj faras sian plejebonon por laboristoj, sed bezonas subtenon de la nacia Laborartio. Lastatempe en Latinameriko kaj Francio, milionoj da homoj montris, ke ili deziras mondon de pli granda justeco, demokratio kaj egaleco, jen la fina celo de la sindikata libereco kiun ni postulas.
Dum laboristoj en la publika sektoro maltrankvilas kaj riĉaj donantoj malaperas, la Laborpartio devas denove konfesi la gravecon de sindikatoj. Strikoj eble venas en la NHS por protekti oficojn minacatajn per la monokrizo, oni diras pri giganta sindikato kiu kapablos defii la regstaron, kiu devas fidi al sindikatoj por subteno. Dum la TUC preparas celebri la 80-an datrevenon de la Ĝenerala Striko kiu komenciĝis je 3 majo 1926, iuj en la movado kuraĝas kredi, ke povo revenas. UNISON parolas pro 1.3milionoj laboristoj en la publika sektoro, havas 20% el anoj de la Laborpartio, kaj unuigo de T&G, AMICUS kaj GMT enhavus 40%.
Kvankam la sindikata movado nun plifortiĝas, ĝi venas de tre malalta bazo. Membreco preskaŭ duonoĝis de kiam la Konservativoj elektiĝis je 1979, celante subfosi sindikatojn.. La pleparto de la popolo neniam aniĝis sindikaton. Je Majotago ni enfazas la kampanjon pro sindikata libereco kaj solidareco, sed ĉu iu aŭskultas? La grandaj sindikatestroj eble parolas pri la nova plano, sed ne ekzistas nacian mobilizado por batali kontraŭ oficperdo en la aŭto industrio kaj pensionoj en de ŝtatservistoj. Iuj akuzas, ke la Labrpartio sub Tony Blair forlasis siajn radikojn en la laborklaso. En kelkaj regionoj, multaj homoj forlasas la laborpartion kaj nur sindikatanoj konservas ĝin.
Iuj vidas esperon. Jon Cruddas, parlamentano pro Dagenham avertas, ke la Laborpartio devas ne forlasi siajn tradiciajn subtenistojn por allogi mezklasajn anojn. Li diras, ke junuloj en GMB bone organizis anojn kontraŭ BNP. Laŭ Cruddas, la 1990 kredo, ke oficoj venus en la tiel nomata scio ekonomio estis eraro. Nun evidentas, ke nova laboro aperas en la malalte pagita, nelerta serva sektoro, ofte per uzo de enmigrantaj laboristoj. Tiaj homoj bezonas sindikatojn.
Malmultaj esperas kiel Cruddas, sed Profesoro George Gall el la Universitato de Hertfordshire opinias, ke sindikatestroj mem kulpiĝas. Ĉar sindikata membreco nun restas ĉirkaŭ 6milionoj ili ne luktas pliigi tion. Ankaŭ sindikatestroj tuj forprenas la minacon pri striko je la unua propono de diskuto. Tio malofte liveras venkon.
John Hannett, Generala Sekretario de USDAW lastjare subtenis la Fabian Society folieton “Raising Lazarus”. Li opinias, ke sindikatoj “restas en la pastinteco”, luktante en klasbatalo kiu ne ankoraŭ ekzistas. Laŭ Hannett, la plej granda tasko estas persvadi junulojn aniĝi sindikatojn. Sindikatoj devas akcepti, ke aniĝi sindikaton ne estas tradicia. Pastintece, aniĝi sindikaton estis moda afero. Tony Blair en sia frua kariero, laboris kiel dungado juristo, laborante pro sindikatoj.
Malgraŭ kritikado, ke la grandaj organizj malsukcesis, multaj opinias, ke Jack Dromey, estro de TGWU, bone laboris por bremsi la malkreskon. Li batalis por rekonstrui la sistemon de delegitoj tralande, celante kompaniojn kiel Sainsbury’s kaj Easyjet. Liaj organizistoj jam varbis 500 novajn delegitojn kaj 11 500 novajn anojn.
La registaro suspektis konspiron kiam Dromey publikigis la skandalon pri pruntoj al la Laborpartio, sed oni ne povas dubi pri lia sinfordono al la rajtoj de laboristoj. De kiam li rimarkiĝis je la striko de filmolaboristoj ĉe Grunwick je la 1970 jaroj, Dromey ĉiam subtenis popolan aktivecon. Eble Dromey memoriĝos kiel la Partio Kasisto kiu savis la Laborpartion. Ĉu li ankaŭ savos la sindikatan movadon?
KONTRAŬ LA HOMKONTRABANDISTOJ
Je junio 2000, poicanoj trovis 58 mortintajn kontraŭleĝajn enmigrantojn el Ĉinio kaŝitajn en kamiono ĉe la haveno Dover. Je februaro 2004 26 tiaj enmigrantoj droniĝis sur la danĝeraj tajda marbordo ĉe Morecambe Bay dum ili rikoltis pektenojn.
La ligo inter tiuj tragedioj kaj multaj pli kontraŭleĝaj enmigrantoj laborantaj en fabrikejoj, hoteloj, manĝejoj kaj farmbienoj estas internacia organizita krimo. Homkontrabando estas granda afero okazanta en diversaj formoj en multaj landoj.
Jam 250 000 Ĉinuloj leĝe partoprenas britan socion, sed neniu scias kiom pli alvenis sekrete kaj partoprenas la “nigran ekonomion”.
Jam dum la frua 1990 jaroj, Ĉinuloj kiuj naskiĝis en Britio vidiĝis kiel unu el la plej sukcesplenaj grupoj en lernejoj. Ili prenis la konsilon de gepatroj kaj eniris universitaton prefere al labori en manĝejoj. Tio rezultis je subita malsufiĉo da laboristoj en restoracioj. Dumtempe en Ĉinio, pro malriĉeco en la kamparo, multaj familioj kunlaboris por sendi junulon al Britio por gajni monon kaj sendi ĝin hejmen al la familio. Kiel naskiĝis la homkontrabanda malhonestaĵo, ofte helpata de lokaj instancoj kiuj vidis ŝanĉon alporti alilandan monon en Ĉinion. Esperantajn migrantoj ofte pagas £15 000 ĝis £30 000 pro vojaĝo al Britio aŭ Usono kiu eble daŭras 2 jarojn translande kaj per aviadilo, uzante “sekurajn domojn”. Alveninte en Brition aŭ Usonon, enmigrate devas akcepti laboron elektita de “varbistoj.”
Sed la tiel nomata laborplano pli similas al forkaptado. La varbistoj regas la laboristojn per elpremo kaj minaco al la familioj en Ĉinio, eĉ per forpreno de ŝuoj kaj ŝtrumpetoj. Policanoj kiuj invadas komercejojn ofte trovis 40 homojn dormantajn en unu ĉambro. Tamen la monata salajro en Britio egalas al jara pago en kampara regiono de Ĉinio. Ili ne plendas al instancoj pro timo de deportado. Ili ne ligas kun instancoj, eĉ la Nacia Sanservo. La polica metodo estas celi, ne la enmigrantojn, sed la homkontrabandistojn, transportistojn kaj kompaniojn kiuj dungas la laboristojn.
Baldaŭ la registaro enkondukos la longtempe atendita Instanco por Licenci Varbistojn. Tamen, post trovi la milionojn da kontraŭleĝaj laboristoj, kion fari? Resendi ilin al hejmlandoj daŭrus jardekojn kaj probable ne eblas. Iuj landoj de Eŭropo donis amnestiojn, sed tio ne haltigas la enfluon. Kaj Britio ne intencas tion fari.