SATEB - WORKERS' ESPERANTO MOVEMENT

Welcome to SATEB the Workers' Esperanto Movement!

Workers' Esperanto Movement... What's that?

Esperanto, the international language of freedom and internationalism is alive and kicking!

It's currently spoken in more than 80 countries around the world.

Esperanto is a relatively simple neutral language, and is far easier to learn than any national language.

There exists a worldwide movement which uses Esperanto everyday as a means of communication, peace and friendship between ordinary people from many different countries.

Since its creation, Esperanto has been used with positive results by progressive, left-wing and freethinking people. It has enabled, and continues to enable, many ordinary people, socialists, trade unionists, communists, anarchists, greens, humanists, members of the peace movement, feminists, anti-globalists, etc, to make direct links with their counterparts overseas (without having to rely on intermediaries, expensive professional translators, or the bias of the various national mass medias).

Reflecting this movement, there exist "LEAs" (Worker Esperanto Associations) in various countries, which all help to promote Esperanto within their respective progressive and working class movements. So, in Britain and for other English speaking countries, the "LEA" is SATEB - the Workers' Esperanto Movement.

Membership of SATEB is relatively inexpensive. All members receive our quarterly journal La Verda Proleto, which is in both English and Esperanto.

Aside from promoting Esperanto, another important role of SATEB is introducing progressive Esperanto speakers to SAT the World Non-national Association (Sennacieca Asocio Tutmonda). Visit our What is SAT? page for more info.

If you would like more information about SATEB or would like to join the organisation, then get in touch.

davidekelso@yahoo.co.uk
lauramiller1216@hotmail.com
arturo@signalprent.demon.co.uk

Bonvenon al la TTT-ejo de SATEB, brita Laborista Esperanto-Asocio!

Kio estas SATEB?

SATEB celas disvastigi Esperanton inter laboristaj kaj diversaj progresemaj movadoj en Britio kaj aliaj anglaparolantaj landoj.

Ni klopodas kuraĝigi uzadon de Esperanto kiel internacia komunikilo inter ĉiuj progresemaj, maldekstraj kaj liberpensemaj homoj, ekz. socialistoj, komunistoj, anarkiistoj, sindikatistoj, feministoj, ekologiistoj, humanistoj, pacistoj, ktp.

Alia grava rolo de SATEB estas varbado de progresemaj Esperantistoj al Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).

Kio estas SAT?
Dum SATEB faras la POR-Esperantan laboron inter samlingvanoj, SAT faras mondskale la PER-Esperantan laboron.

What is SAT?

Sennacieca Asocio Tutmonda (the World Non-national Association) is a globally based organisation for progressive people.

SAT's Aims
It's aim is to help people from many different countries to understand each other, get informed and educated, improve their lives, and to communicate and cooperate with each other in the fight against oppression.

To enable such communication and cooperation, SAT uses the international language ESPERANTO.

SAT puts its members in direct contact with other progressive people from all around the world, it encourages the swapping of information, the comparison of ideas and enables the creation of a real functioning international solidarity.

SAT Activities
SAT holds its congress in a different part of the world each year.

It publishes the monthly magazine Sennaciulo and the annual literary magazine Sennacieca Revuo.

SAT also publishes books, pamphlets, brochures, leaflets, dictionaries.

Structure
SAT's democratic and accountable structure, rather than being based on different member sections representing people within their specific national boundaries, is instead based on its individual members and their participation in the organisation - irrespective of which country they happen to live in. In this way it is a truly non-national organisation and structure.

Linked Local Associations
There exist a number of LEAs (Worker Esperanto Associations) linked to SAT. SATEB is the English speaking LEA which seeks to publicise Esperanto and recruit progressive Esperanto speakers to SAT.
For info on other LEAs, visit the SAT website.

SAT's Many Tendencies
SAT is not party political, but reflects many diverse progressive tendencies. These tendencies are represented within SAT by a number of groupings or "fractions." To find out more about the various fractions, click HERE

SAT is an independent organisation but it collaborates with other progressive organisations that use Esperanto, and works with other Esperanto organisations.

Because of its worldwide nature, the only language used in SAT is Esperanto. So in order to join, you'll need to be relatively proficient in the language.

Progressive Esperanto - Groups within SAT

There are a number of different tendencies or "fractions" organised within SAT.

These can be found on the pages of SAT.
Please note, these pages are in Esperanto, although some may have English language pages too.

Frakcio por Distribua Ekonomio (For a Distributive Economy)

Ekologiisma Frakcio/Verduloj (Greens)

Komunista Frakcio (Communists)

Liberecana Frakcio (Anarchists)

Liberpensula Frakcio (Freethinkers)

Sennaciisma Frakcio (Non-nationalists)

Ĉielarka Frakcio (Gay/Lesbian/Bi/Trans)

Humanista Frakcio (Humanists)

SAT Junulfako (Youth Section)

Can't speak Esperanto? Then learn it for free online!

Click HERE for a free beginner's course.

Click HERE for a free second level course.

Click HERE for info about other Esperanto courses.

To Join SATEB's discussion list, click HERE

LINKS

To join SATEB's discussion group, go to
http://groups.yahoo.com/group/SATEB

For Sennacieca Asocio Tutmonda, go to
http://satesperanto.free.fr/

For Amikeca Reto (Friendship Network) linked to SAT
www.creaweb.fr/a.reto

Le Monde Diplomatique en Esperanto
http://eo.mondediplo.com

For general info on Esperanto, go to
www.esperanto.net

For the Esperanto version of Wikipedia, the on-line encyclopedia, go to
http://eo.wikipedia.org

For Labour Start in Esperanto, go to
www.labourstart.org/eo

For the Esperanto-Association of Britain
www.esperanto-gb.org

Esperanto Translation Resources
www.tekstoj.nl/esperanto/tradligoj.htm


SOUNDS OF ESPERANTO

Esperanto Radio Archive
http://radioarkivo.org

Esperanta Retradio (Internet Radio)
http://start.at/retradio

Vinilkosmo (Music, Tapes, CDs)
www.vinilkosmo.com

LATEST NEWS

A very successful and pleasant AGM was recently held at The Wedgwood Memorial College Stoke-on-Trent. The guest speaker was author Ed Borsboom from Holland.

New committee elected was David Kelso - President, Laura Miller - Secretary, Arturo Prent - Treasurer, Ron Lynn, Pearl Simons, Paul Hewitt.

VERDA PROLETO - Jan 2006

ĈEFARTIKOLO
Decembron. Jarfinon. Mezvintron. Plej ofte oni uzas la vorton Kristnasko por priskribi tiun sezonon sed supozebie malmultaj sennaciuloj entuziasmas pri Kristo. ĉie tamen tiu estas festa sezono. Oni povas facile imagi, ke eĉ en plej fruaj, plej simplaj socioj, homoj rimarkis la plej mallongan tagon, post kiu la tago plilongiĝas, la temperaturo poiome plialtiĝas kaj printempo proksimiĝas. Tial, grava punkto en la jarciklo.
Kaj ne surpriziĝas, ke la kristana diulo naskiĝis tiam: en tiu epoko, preskaŭ ĉiu diuto, ĉu hinda, egipta, greka, persa, naskiĝis mezvintre, plej ofte en kaverno, kaj rutine markis la okazon iu speciala, eĉ tute nova, stelo! Antaŭ dumil jaroj, la plej mallonga tago, ĉi-tempe la 21-a de decembro, estis la 25-a. Kristnasko do tute ne estas kristana, eĉ religia okazo: estas plejege antikva mezvintra festo, kiu apartenas ne al eklezio sed al ĉiuj popoloj, ĉie en la mondo.
Kelkfoje en ia angla lingvo ni uzas la vorton Vule(tide) por eviti la kristanan subsignifon de Kristnasko. Fakte, Yule devenas de geol, praanglalingva vorto por decembro. luj uzas la esprimon solstice same: ĝi devenas de la latina, kun signifo surV-staro.
Nu, ankaŭ ni, sennaciuloj kaj racionalistoj, celebru la turnopunkton de la jaro: malantaŭ ni la malvarmiĝo, la kvazaŭ-morto de aŭtuno kaj vintriĝo, antaŭe la eknaskiĝo de nova jaro, nova kresko, novaj esperoj...

Feliĉan Novan Jaron al ĉiuj! David Kelso

KIO ESTAS "VERDA PROLETO" ?
En ajna ligvo, ĉu nacia, ĉu internacia, oni uzas vortojn iom senpense, ĉu ne? Kiam ni uzas la vorton homo aŭ humanismo, ni ne havas en la menso la ideon, ke homo laŭorigine estas iu, kiu surgrundas (anglalingve, ground-walkerl). Trans la jarcentoj la efektivaj signifoj de vortoj aliiĝis kaj ni ja uzas ilin laŭ nia propra prefero: "Vorto signifas, kion mi volas, ke ĝi signifu". Tamen la origino de vortoj ofte postrestas, donante subsignifon al la moderna uzado. Tial plej ofte vortoj de anglosaksa deveno havas ian konkretan, ĉiutagan (pleban?) subsignifon, dum latinidaj vortoj pli ofte havas subsignifon kuituran, klerecan (burĝan?).
Kio do pri la titolo de nia revueto, La Verda Proleto? Kio estas proleto kaj kiusence verda? Nu, laŭ PIV proleto estas "homo, kies nuraj vivrimedoj estas vendo de sia laborforto aŭ korpa aŭ intelekta" (la verkinto, supozeble mem klerulo, devis aldoni tiun lastan frazeron, ĉu ne?). Tamen, laŭ uzo la vorto havas pli ampleksan signifon - aŭ subsignifon. Se ni serĉus en anglalingva vortaro la ekvivalenton (proletarian) ni trovus, ke estas subsignifo de laboranto al kiu mankas proprieto. Ankaŭ kromsignifo de klaso malsupera, eĉ (en iuj medioj) senkultura, kruda??
Se proleto ja estus iu, kiu pergajnas la vivon per laboro, nu tiu estas laboranto aŭ laborulo, ĉu ne? Tamen laboro / iaboranto havas tre vastan signifon. Proleto estas pli specifa, pli ... politika, ideologia? Interese, ke la vorto proleto oficialiĝis nur per la 8-a aldono al la Universala Vortaro, do sufiĉe laste, dum la alternativo, proletario, oficialiĝis jam en la 3-a atdono. Videbias, ke la kolektiva ideo estis, en fa fruaj jaroj, pli ofta ol la individua: kvankam proletari- estas radiko, ĝi evidente devenas de eŭroplingvaj vortoj (ekz. proletariat en la angla), kiuj havas klasan, kolektivan subsignifon, kia la esperantlingva proletaro.
Notu, ke la latina vorto proletarius devenas de proles, kiu signifas idoj (oni ankoraŭ uzas la vorton prole en la itala, kun sama jura senso ol la anglalingva issue, ekz. to die vvithout issue). En la romia epoko, do, proleto estis civitano (ja, jes), kiu kontribuis al la civito ne per proprieto (kiun li ne havis) sed per infanoj (proles), kiuj laboros aŭ militos por la civito. Jen la origino de la subsignifo sen proprieto.
Kaj la subsignifo de senkultura, kruda devenas, kompreneble, de la epoko, kiam formadis la eŭropajn lingvojn la burĝaro, por kiuj eduko, kulturo, klereco, eĉ civilizo, estis sia propraĵo! Amuzocele, kontrolu en PIV aŭ PV la signifojn de kulturo kaj civilizo. La proletoj, do, troviĝis ekster ia burĝaro, tial senkuituraj, senedukaj. Ĝuste tiun vidpunkton !a laborista movado (inkl. SAT) kontraŭbatalis dum jardekoj per eduka kaj kultura agado.
Vidiĝas do, ke proleto estas fierinda vorto, ĉar ĝi kunportas tiom da ideoj, kiujn ni forte estimas. Plenrajtaj civitanoj ne pro heredita proprieto, sed pro propra laboro por la komuna bonfarto; kies infanoj same kontribuos; kies kulturo devenas ne de privilegiaj naskiĝo kaj edukado, sed de propra peno kaj pensado. Proleto, ankaŭ, estas kolektivano: la identeco troviĝas ne nur en la individuo sed en la homaro en kiu li/ŝi membriĝas.
Sed tia estas la ĝenerala, ĝardena proleto. Verda proleto estas eĉ pli estiminda. Dum ruĝo memorigas pri sango, sufero kaj batalado, kaj bluo memorigas pri privilegio kaj mallaboro, verdo nin pensigas, ĉu ne, pri la natura medio, pri printempa renovigo, pri plibona estonto ............ pri Espero!
Jes, ja bonega titolo por nia revueto. David Kelso

LABOURSTART PRI BRITIO

BONKONDUKADO POR OLIMPAJ LUDOJ

Britaj sindikatoj subtenas kampanjon por certigi, ke firmaoj kiuj ricevos kontraktojn por la 2012 Ludoj en Londono havas bonajn reputaciojn je laborrajtoj kaj laborkondiĉoj. UNI Generala Sekretario Philip Jennings diris, “Kiel sportistoj, kompanioj kiuj profitos per la Ludoj ankaŭ devos obei la regulojn.”

Mick Rix el GMB alvokis nacian planon de britaj sindikatoj por certigi decan laboron kaj bona testamentaĵo por la enloĝantoj de orienta Londono. La kosto estos eble £4bilionoj da publika mono, plejparte por konstruado, sekureco, loĝejoj kaj transporto.

Raporto verkita de Profesoro Keith Ewing asertas, ke bezonas klaran promeson pri homrajtoj kaj laborrajtoj flanke de ĉiuj kontraktistoj, rilate al subkontraktado, fontoj kaj ilia komercaj metodoj tramonde.

La fokuso estas la grandaj internaciaj kompanioj kiel McDonalds kaj Coca-Cola kiuj havas malbonan historion pri sindikataj rajtoj, ankaŭ kiuj deziras kontraktojn por konstruado kaj servado, ekzemple Group 4 Securicor, kiu opinias, ke ĝi helpis gajni la ludojn por Londono kaj tial meritas grandan parton de la kontraktoj. Sed kvankam G4S ĵus permesis la sindikaton GMB en Britio kaj intencas tiel fari en Quebec, ĝi ne permesas sindikatojn en Usono kaj Kenjo kaj daŭre rifuzas redungi maldungitajn laboristojn en Indonezio. Tamen Securitas lastatempe subskribis UNI kunsenton pri libera asocio kaj kolektiva negoco tramonde.

La konferenco povas lerni de Ludoj ĉe Sydney kaj Melbourne, ke gravas bona kontrolo por certigi, ke kompanioj plenumas promesojn.

Britaj sindikatoj jam havas anojn ĉe la instanco ODA kiu regas la Londonan konstruadon, kaj deziras voĉon ĉe LOCOG, kiu eldonos la kontraktojn por servado. Sindikatoj kaj UNI intencas pliigi premon sur la Intenacia Olimpa Komitato (IOC). Philip Jennings defias IOC eliri la “ eburan turon” en Lausanne kaj helpi la tramondan sindikatan movadon certigi justecon por miloj da laboristoj kiuj ebligas la Londonajn Ludojn. IOC devos doni decan laborkondiĉojn al la nevideblaj laboristoj kiuj gardos, purigos kaj prizorgas la eventon.

NUNTEMPA SOLIDARECO

Solidareco ne estas nostalgio, sed bezonaĵo por nia tempo. Eble iuj taksas solidarecon eksmoda, sed ĝi estas la plej bona kaj ofte la nura defendo por laboristoj en mondo regita per mono, malegaleco kaj senbrida deziro por profito. Panditoj asertas, ke laboristoj estas nur butikimistoj je libera tago, sed gravas, ke ni restarigu la celon de socia justeco.

Sed en Britio laboristoj malobeas la leĝon se ili strikas por subteni laboristoj en alia laborejo. Jen kial 100 parlamentanoj marŝas kun sindikatoj je Labortago, la 1-a majo por subteni la proponitan akton pri sindikata libereco.. Tiu akto reportus solidarecon en la leĝaron. Ŝanĝi la leĝon por permesi laboristojn subteni unu la alian kiam siajn koncernoj minaciĝas estus baza justaĵo. Nia defio devas esti porti sindikatojn al generacio kiu ĝis nun ne konas kolektivan fortecon.

Nuntempe niaj organizistoj vere aspektas kiel la laborklaso mem, enhavante pli da nigruloj, virinoj kaj junuloj. Ili jam varbis milojn da novaj anoj en loĝistiko, konstruaĵaj materialoj, manĝaĵo , ĉipaj aerlinioj kaj kontrakta purigado, inklusive de multaj enmigrantaj laboristoj. Egale grave, ili edukis 500 novajn delegitojn. Ankaŭ aliaj sindikatoj kiuj je la 1990 jaroj akceptis la falsan “kunulecajn proponon” nun reĵetis tion kaj volas sekvi nian vojon.

Sed tio devas okazi tramonde. Organizi en unu lando ne sukcesos kontraŭ la tutmondigo per kiu kapitalistoj povas movigi oficojn por pli granda profito, ekzemple la lastatempa plano de Peugeot fermi la fabrikejon ĉe Coventry, malgraŭ promeso. La labormondo nur kapablos defii kapitalismon kiam ĝi mem estos organizita tramonde. Jen kial sindikatoj nun laboras internacie por batali kontraŭ manĝaĵaj gigantoj kiel Compass kaj Sodexho kaj la transporta monopolo First Group. Jam okazis sukcesplenaj kampanjoj kaj protestoj ĉe Brussels kaj Strasbourg kontraŭ EU direktivoj kiuj vundus laboristojn en la servosektoro kaj en la dokoj.

Solidareco ankaŭ devas havi signifon en la komunumo. Evidentas, ke kiam la Brita Nacia Partio sukcese ekspluatas racian malamikon, kapitalismo jam malsukcesis. Se nia riĉa lando garantius decan laboron kaj hejmojn por ĉiuj, racismo baldaŭ troviĝas ĉe la rando de elektaj aferoj.

Pro tro de retoriko pri “fleksebleco en la labormerkato” , milionoj da laboristoj kredas, ke ili ne kapables pibonigi siajn vivojn. Tamen, la Laborpartio ŝajne konfesas pri la problemon. Dum lastatempaj jaroj nia konferenco voĉdonis favore de la rajto esprimi solidarecon, publikan posedon de la fervoja sistemo, pli bonan publikan loĝaron, la finon de laŭgrada privatigo en la NHS kaj la finon de fraŭdo ĉe publika financo. Sed la registaro ignoris tiujn voĉdonojn kaj nun suferas la koston en antaŭaj sekuraj Laborregionoj. Multaj lokaj laborpartioj faras sian plejebonon por laboristoj, sed bezonas subtenon de la nacia Laborartio. Lastatempe en Latinameriko kaj Francio, milionoj da homoj montris, ke ili deziras mondon de pli granda justeco, demokratio kaj egaleco, jen la fina celo de la sindikata libereco kiun ni postulas.

Dum laboristoj en la publika sektoro maltrankvilas kaj riĉaj donantoj malaperas, la Laborpartio devas denove konfesi la gravecon de sindikatoj. Strikoj eble venas en la NHS por protekti oficojn minacatajn per la monokrizo, oni diras pri giganta sindikato kiu kapablos defii la regstaron, kiu devas fidi al sindikatoj por subteno. Dum la TUC preparas celebri la 80-an datrevenon de la Ĝenerala Striko kiu komenciĝis je 3 majo 1926, iuj en la movado kuraĝas kredi, ke povo revenas. UNISON parolas pro 1.3milionoj laboristoj en la publika sektoro, havas 20% el anoj de la Laborpartio, kaj unuigo de T&G, AMICUS kaj GMT enhavus 40%.

Kvankam la sindikata movado nun plifortiĝas, ĝi venas de tre malalta bazo. Membreco preskaŭ duonoĝis de kiam la Konservativoj elektiĝis je 1979, celante subfosi sindikatojn.. La pleparto de la popolo neniam aniĝis sindikaton. Je Majotago ni enfazas la kampanjon pro sindikata libereco kaj solidareco, sed ĉu iu aŭskultas? La grandaj sindikatestroj eble parolas pri la nova plano, sed ne ekzistas nacian mobilizado por batali kontraŭ oficperdo en la aŭto industrio kaj pensionoj en de ŝtatservistoj. Iuj akuzas, ke la Labrpartio sub Tony Blair forlasis siajn radikojn en la laborklaso. En kelkaj regionoj, multaj homoj forlasas la laborpartion kaj nur sindikatanoj konservas ĝin.

Iuj vidas esperon. Jon Cruddas, parlamentano pro Dagenham avertas, ke la Laborpartio devas ne forlasi siajn tradiciajn subtenistojn por allogi mezklasajn anojn. Li diras, ke junuloj en GMB bone organizis anojn kontraŭ BNP. Laŭ Cruddas, la 1990 kredo, ke oficoj venus en la tiel nomata scio ekonomio estis eraro. Nun evidentas, ke nova laboro aperas en la malalte pagita, nelerta serva sektoro, ofte per uzo de enmigrantaj laboristoj. Tiaj homoj bezonas sindikatojn.

Malmultaj esperas kiel Cruddas, sed Profesoro George Gall el la Universitato de Hertfordshire opinias, ke sindikatestroj mem kulpiĝas. Ĉar sindikata membreco nun restas ĉirkaŭ 6milionoj ili ne luktas pliigi tion. Ankaŭ sindikatestroj tuj forprenas la minacon pri striko je la unua propono de diskuto. Tio malofte liveras venkon.

John Hannett, Generala Sekretario de USDAW lastjare subtenis la Fabian Society folieton “Raising Lazarus”. Li opinias, ke sindikatoj “restas en la pastinteco”, luktante en klasbatalo kiu ne ankoraŭ ekzistas. Laŭ Hannett, la plej granda tasko estas persvadi junulojn aniĝi sindikatojn. Sindikatoj devas akcepti, ke aniĝi sindikaton ne estas tradicia. Pastintece, aniĝi sindikaton estis moda afero. Tony Blair en sia frua kariero, laboris kiel dungado juristo, laborante pro sindikatoj.

Malgraŭ kritikado, ke la grandaj organizj malsukcesis, multaj opinias, ke Jack Dromey, estro de TGWU, bone laboris por bremsi la malkreskon. Li batalis por rekonstrui la sistemon de delegitoj tralande, celante kompaniojn kiel Sainsbury’s kaj Easyjet. Liaj organizistoj jam varbis 500 novajn delegitojn kaj 11 500 novajn anojn.

La registaro suspektis konspiron kiam Dromey publikigis la skandalon pri pruntoj al la Laborpartio, sed oni ne povas dubi pri lia sinfordono al la rajtoj de laboristoj. De kiam li rimarkiĝis je la striko de filmolaboristoj ĉe Grunwick je la 1970 jaroj, Dromey ĉiam subtenis popolan aktivecon. Eble Dromey memoriĝos kiel la Partio Kasisto kiu savis la Laborpartion. Ĉu li ankaŭ savos la sindikatan movadon?

KONTRAŬ LA HOMKONTRABANDISTOJ

Je junio 2000, poicanoj trovis 58 mortintajn kontraŭleĝajn enmigrantojn el Ĉinio kaŝitajn en kamiono ĉe la haveno Dover. Je februaro 2004 26 tiaj enmigrantoj droniĝis sur la danĝeraj tajda marbordo ĉe Morecambe Bay dum ili rikoltis pektenojn.

La ligo inter tiuj tragedioj kaj multaj pli kontraŭleĝaj enmigrantoj laborantaj en fabrikejoj, hoteloj, manĝejoj kaj farmbienoj estas internacia organizita krimo. Homkontrabando estas granda afero okazanta en diversaj formoj en multaj landoj.

Jam 250 000 Ĉinuloj leĝe partoprenas britan socion, sed neniu scias kiom pli alvenis sekrete kaj partoprenas la “nigran ekonomion”.

Jam dum la frua 1990 jaroj, Ĉinuloj kiuj naskiĝis en Britio vidiĝis kiel unu el la plej sukcesplenaj grupoj en lernejoj. Ili prenis la konsilon de gepatroj kaj eniris universitaton prefere al labori en manĝejoj. Tio rezultis je subita malsufiĉo da laboristoj en restoracioj. Dumtempe en Ĉinio, pro malriĉeco en la kamparo, multaj familioj kunlaboris por sendi junulon al Britio por gajni monon kaj sendi ĝin hejmen al la familio. Kiel naskiĝis la homkontrabanda malhonestaĵo, ofte helpata de lokaj instancoj kiuj vidis ŝanĉon alporti alilandan monon en Ĉinion. Esperantajn migrantoj ofte pagas £15 000 ĝis £30 000 pro vojaĝo al Britio aŭ Usono kiu eble daŭras 2 jarojn translande kaj per aviadilo, uzante “sekurajn domojn”. Alveninte en Brition aŭ Usonon, enmigrate devas akcepti laboron elektita de “varbistoj.”

Sed la tiel nomata laborplano pli similas al forkaptado. La varbistoj regas la laboristojn per elpremo kaj minaco al la familioj en Ĉinio, eĉ per forpreno de ŝuoj kaj ŝtrumpetoj. Policanoj kiuj invadas komercejojn ofte trovis 40 homojn dormantajn en unu ĉambro. Tamen la monata salajro en Britio egalas al jara pago en kampara regiono de Ĉinio. Ili ne plendas al instancoj pro timo de deportado. Ili ne ligas kun instancoj, eĉ la Nacia Sanservo. La polica metodo estas celi, ne la enmigrantojn, sed la homkontrabandistojn, transportistojn kaj kompaniojn kiuj dungas la laboristojn.

Baldaŭ la registaro enkondukos la longtempe atendita Instanco por Licenci Varbistojn. Tamen, post trovi la milionojn da kontraŭleĝaj laboristoj, kion fari? Resendi ilin al hejmlandoj daŭrus jardekojn kaj probable ne eblas. Iuj landoj de Eŭropo donis amnestiojn, sed tio ne haltigas la enfluon. Kaj Britio ne intencas tion fari.