VERDA PROLETO - Jan 2006
ĈEFARTIKOLO
Decembron. Jarfinon. Mezvintron. Plej ofte oni uzas la vorton Kristnasko por priskribi tiun sezonon sed supozebie malmultaj sennaciuloj entuziasmas pri Kristo. ĉie tamen tiu estas festa sezono. Oni povas facile imagi, ke eĉ en plej fruaj, plej simplaj socioj, homoj rimarkis la plej mallongan tagon, post kiu la tago plilongiĝas, la temperaturo poiome plialtiĝas kaj printempo proksimiĝas. Tial, grava punkto en la jarciklo.Kaj ne surpriziĝas, ke la kristana diulo naskiĝis tiam: en tiu epoko, preskaŭ ĉiu diuto, ĉu hinda, egipta, greka, persa, naskiĝis mezvintre, plej ofte en kaverno, kaj rutine markis la okazon iu speciala, eĉ tute nova, stelo! Antaŭ dumil jaroj, la plej mallonga tago, ĉi-tempe la 21-a de decembro, estis la 25-a. Kristnasko do tute ne estas kristana, eĉ religia okazo: estas plejege antikva mezvintra festo, kiu apartenas ne al eklezio sed al ĉiuj popoloj, ĉie en la mondo.
Kelkfoje en ia angla lingvo ni uzas la vorton Vule(tide) por eviti la kristanan subsignifon de Kristnasko. Fakte, Yule devenas de geol, praanglalingva vorto por decembro. luj uzas la esprimon solstice same: ĝi devenas de la latina, kun signifo surV-staro.
Nu, ankaŭ ni, sennaciuloj kaj racionalistoj, celebru la turnopunkton de la jaro: malantaŭ ni la malvarmiĝo, la kvazaŭ-morto de aŭtuno kaj vintriĝo, antaŭe la eknaskiĝo de nova jaro, nova kresko, novaj esperoj...
Feliĉan Novan Jaron al ĉiuj! David Kelso
KIO ESTAS "VERDA PROLETO" ?
En ajna ligvo, ĉu nacia, ĉu internacia, oni uzas vortojn iom senpense, ĉu ne? Kiam ni uzas la vorton homo aŭ humanismo, ni ne havas en la menso la ideon, ke homo laŭorigine estas iu, kiu surgrundas (anglalingve, ground-walkerl). Trans la jarcentoj la efektivaj signifoj de vortoj aliiĝis kaj ni ja uzas ilin laŭ nia propra prefero: "Vorto signifas, kion mi volas, ke ĝi signifu". Tamen la origino de vortoj ofte postrestas, donante subsignifon al la moderna uzado. Tial plej ofte vortoj de anglosaksa deveno havas ian konkretan, ĉiutagan (pleban?) subsignifon, dum latinidaj vortoj pli ofte havas subsignifon kuituran, klerecan (burĝan?).Kio do pri la titolo de nia revueto, La Verda Proleto? Kio estas proleto kaj kiusence verda? Nu, laŭ PIV proleto estas "homo, kies nuraj vivrimedoj estas vendo de sia laborforto aŭ korpa aŭ intelekta" (la verkinto, supozeble mem klerulo, devis aldoni tiun lastan frazeron, ĉu ne?). Tamen, laŭ uzo la vorto havas pli ampleksan signifon - aŭ subsignifon. Se ni serĉus en anglalingva vortaro la ekvivalenton (proletarian) ni trovus, ke estas subsignifo de laboranto al kiu mankas proprieto. Ankaŭ kromsignifo de klaso malsupera, eĉ (en iuj medioj) senkultura, kruda??
Se proleto ja estus iu, kiu pergajnas la vivon per laboro, nu tiu estas laboranto aŭ laborulo, ĉu ne? Tamen laboro / iaboranto havas tre vastan signifon. Proleto estas pli specifa, pli ... politika, ideologia? Interese, ke la vorto proleto oficialiĝis nur per la 8-a aldono al la Universala Vortaro, do sufiĉe laste, dum la alternativo, proletario, oficialiĝis jam en la 3-a atdono. Videbias, ke la kolektiva ideo estis, en fa fruaj jaroj, pli ofta ol la individua: kvankam proletari- estas radiko, ĝi evidente devenas de eŭroplingvaj vortoj (ekz. proletariat en la angla), kiuj havas klasan, kolektivan subsignifon, kia la esperantlingva proletaro.
Notu, ke la latina vorto proletarius devenas de proles, kiu signifas idoj (oni ankoraŭ uzas la vorton prole en la itala, kun sama jura senso ol la anglalingva issue, ekz. to die vvithout issue). En la romia epoko, do, proleto estis civitano (ja, jes), kiu kontribuis al la civito ne per proprieto (kiun li ne havis) sed per infanoj (proles), kiuj laboros aŭ militos por la civito. Jen la origino de la subsignifo sen proprieto.
Kaj la subsignifo de senkultura, kruda devenas, kompreneble, de la epoko, kiam formadis la eŭropajn lingvojn la burĝaro, por kiuj eduko, kulturo, klereco, eĉ civilizo, estis sia propraĵo! Amuzocele, kontrolu en PIV aŭ PV la signifojn de kulturo kaj civilizo. La proletoj, do, troviĝis ekster ia burĝaro, tial senkuituraj, senedukaj. Ĝuste tiun vidpunkton !a laborista movado (inkl. SAT) kontraŭbatalis dum jardekoj per eduka kaj kultura agado.
Vidiĝas do, ke proleto estas fierinda vorto, ĉar ĝi kunportas tiom da ideoj, kiujn ni forte estimas. Plenrajtaj civitanoj ne pro heredita proprieto, sed pro propra laboro por la komuna bonfarto; kies infanoj same kontribuos; kies kulturo devenas ne de privilegiaj naskiĝo kaj edukado, sed de propra peno kaj pensado. Proleto, ankaŭ, estas kolektivano: la identeco troviĝas ne nur en la individuo sed en la homaro en kiu li/ŝi membriĝas.
Sed tia estas la ĝenerala, ĝardena proleto. Verda proleto estas eĉ pli estiminda. Dum ruĝo memorigas pri sango, sufero kaj batalado, kaj bluo memorigas pri privilegio kaj mallaboro, verdo nin pensigas, ĉu ne, pri la natura medio, pri printempa renovigo, pri plibona estonto ............ pri Espero!
Jes, ja bonega titolo por nia revueto. David Kelso
<< Home