SATEB - WORKERS' ESPERANTO MOVEMENT

Bonvenon al la TTT-ejo de SATEB, brita Laborista Esperanto-Asocio!

Kio estas SATEB?

SATEB celas disvastigi Esperanton inter laboristaj kaj diversaj progresemaj movadoj en Britio kaj aliaj anglaparolantaj landoj.

Ni klopodas kuraĝigi uzadon de Esperanto kiel internacia komunikilo inter ĉiuj progresemaj, maldekstraj kaj liberpensemaj homoj, ekz. socialistoj, komunistoj, anarkiistoj, sindikatistoj, feministoj, ekologiistoj, humanistoj, pacistoj, ktp.

Alia grava rolo de SATEB estas varbado de progresemaj Esperantistoj al Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT).

Kio estas SAT?
Dum SATEB faras la POR-Esperantan laboron inter samlingvanoj, SAT faras mondskale la PER-Esperantan laboron.